Pular para o conteúdo principal

Postagens

Vocxdonu por Esperanto en Duolingo

​ From: Lu Wunsch-Rolshoven Date: 2014-05-21 7:10 GMT-03:00 Subject: [DEN] Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo! (Bv. plusendi al pliaj retlistoj, enmeti en retejojn, publikigi ĉe Facebook...) Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo! Saluton! Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo", https://www.duolingo.com/  - kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon da lingvoj. Se vi deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio, plej laste ĝis dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra Eŭropo), ĉe https://docs.google.com/forms/d/152lVIIf-KrofJrXKDPvzOJc66QswaySWoYcisaa_EbM/viewform (anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto" ka ​j  klaki al "submit"). Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu plusendi tiun ĉi atentigon! Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika adreso...):  https://www.duolingo.com/comment/3035609 Oka...

Elsendoj de Radio Vatikana

Video Evangelio: 5a PASKA DIMANĈO (A) por  laparoladidio Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-05-18, dim Komentario: Johano 14:1-12 (1) ... La konfliktojn en la eklezio onisolvas renkontante nin reciproke, diskutante kaj preghante (kp Agoj ​ ​ 6:1-7; pri la inundegoj en Balkanio; la beatproklamo de la rumana ​ ​ episkopo kaj martiro Anton Durcovici (1888-1951); tago dedichita al la ​ ​ malsanuloj je kancero ... Germanio: 99a Katholikentag: "Konstrui ​ ​ pontojn kun Kristo"; Sudano: "Mariam devas vivi"; Ukrainio: strechigho ​ ​ restas alta; Srilanko: tri jarojn post la fino de la interna milito; ​ ​ Libio: perfortaj interalfrontoj en Bengazi. 2014-05-15, jhau Ne ekzistas kristano sen eklezio ... Informoj pri papo Francisko: ​ ​ parolado al novaj ambasadoroj che la Sankta Segho; audienco kun ​ ​ generalleutenanto Sir Jerry Mateparae, ghenerala guberniestro de ​ ​ Nov-Zelando; prokrast...

Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-05-11, dim Komentario: Johano 10: 1-10 (1) ... Ordinoj de 13 novaj pastroj el tri kontinentoj; renkonto kun tri cent mil reprezentantoj de la italaj lernejoj ... Vatikanurbo: Papo Paulo la 6a estos beatproklamita en oktobro - tempo de aktivigho por kontraustari la kulturon de forjhetado - peto per Tuitero por la liberigo de la forkaptitaj nigheriaj lernejaninoj; Sud-Sudano: shajna alproksimigho al paco; Somalio: minaco de nova malsatego. 2014-05-08, jhau La modelo de Filipo (Agoj 8:26-40): Kiu en la eklezio estas vokata doni la sakramentojn, tiu devas lasi lokon al la graco de Dio kaj ne starigi burokratiajn barojn ... Informoj pri papo Francisko: renkontigho kun Karekin la dua, Katolikoso de Chiuj Armenoj; shato por la malavara servo de la itala polico en ghia 162a datreveno; nova mesagho per Tuitero; venontan sabaton, la papo renkontos reprezentantoj...

Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-05-04, dim Komentario: Luko 24:13-35 (1) ... Pregho por repacigho en Ukrainio kaj por la viktimoj de terfalo en Afganio; la vojo al Emauso (Lk 24) estas simbolo de nia kredoirado; la 90a nacia tago de la itala Katolika Universitato de la Sankta Koro en Romo; saluto al kampanjantoj kontrau la trouzo de plenkreskuloj ... Informoj pri papo Francisko: vizito al la pola komunumo de Romo; audienco kun la itala Katolika Agado; vizito al la Papa Eklezia Akademio; la papo renkontos la Gheneralan Sekretarion de UN Ban Ki-moon; nova mesagho per Tuitero ... Monda Tago por la Gazetara Libereco; Afganio: tago de nacia funebro; Egiptio: por stabileco, sekureco kaj espero. 2014-05-01, jhau Tuitera mesagho por la festo de Sankta Jozefo, laboristo ... Brunejo: ekvalidis la sharia legharo; Ghenevo: bakterioj farighas pli rezistopovaj; Mortkondamnoj: fusha ekzekuto de uso...

Fwd: [Programo Mia Amiko] Gramatikero: Homo / Viro

Vizitu:   http://gramatikero.blogspot.com.br/ Homo / Viro   Hom/o - homem ( ser humano), pessoa, criatura. -homa (humano) ; homama (filantrópico) ; homaro (humanidade, gênero humano) ; homarano (humanitário) ; homaranismo (humanitarismo - doutrina que ensina o amor a todos os homens, sem distinção de nacionalidade, raças, crenças, cores) ; homeco - (humanidade- natureza humana) ; homevitulo (misantropo) ; homamo (filantropia) ; hommanĝulo (antropófago ) ; homplena, multhoma (repleto de homens, de habitantes, de traunseuntes etc.) ; homrajtoj (direitos humanos) ;  ĉiuhoma (relativo a todo homem sem distinção de nacionalidade) ; interhoma (concernente às relações ente os homens) ; kvazaŭhomo (manequim, boneco, espantalho) ; prahomo (homem em estado primitivo) ; senhoma (ermo, deserto, desabitado) ;superhomo (super-homem) ; pajlohomo (pessoa que empresta seu nome a quem deseje permanecer no anonimato) ; ranhomo (meregulhador convenientem...

Fwd: [ret-info] Helpu krei novan retejon por TEJO!

Helpu krei novan retejon por TEJO! Por solvi - kaj estonte eviti - plurajn ĝisnunajn problemojn, la estraro de TEJO decidis reformi kaj rekonstrui sian retejon, kaj petas vian helpan kontribuon. La nova retejo devas esti:  - alloga,  - facile superrigardebla,  - redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj,  - havu kaj statikan kaj nestatikan parton:     - la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva     - la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto. Kandidatiĝu antaŭ la 15-a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo@tejo.org . La kandidatiĝoj estos traktitaj kiel eble plej rapide. La plej gravaj ecoj taksataj estos: - tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon), - sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro), - kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed nur laborkostojn). Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam ...

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 541 2014-04-29 ISAE SENPAGE DISPONIGAS PLI OL 60 JAROJN DE SIA REVUO Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis en Interreto ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo . Ĉirkaŭ 2000 artikoloj el la periodo 1949-2014 estas nun legeblaj en PDF-formato, skanitaj kunlabore inter ISAE kaj Interkultura Centro Herzberg . Serĉilo ebligas trovi artikolojn, ekzemple, lau verkinto aŭ titolo. La senpage alirebla arkivo troviĝas ĉi tie .  Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo en Esperanto. Ĝi aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de Internacia Scienca Revuo , fondita en 1904. Krom publikigi sciencajn artikolojn el ĉiaj fakoj ĝi havas ankaŭ sekciojn pri terminologio, pri scienco kaj socio, kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. ISAE fondiĝis en 1906 kiel la unua esperantlingva asocio de fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj kaj interesatoj pri sciencaj aferoj. Ĝi estas aliĝinta al UEA kaj ekde 2...