Pular para o conteúdo principal

Postagens

Declaração do 48º Congresso Brasileiro de Esperanto e Carta do Araguaia/Deklaracio de 48a Brazila Kongreso de Esperanto kaj Letero de Aragvajo-baseno

  ( en Esperanto sube )   DECLARAÇÃO DO 48o. CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO e CARTA DO ARAGUAIA Preâmbulo - Carta do Araguaia Nós, falantes do Esperanto, apoiamos irrestritamente a luta pela preservação dos biomas e seus ecossistemas com suas respectivas diversidades biológicas, na defesa das regiões hidrográficas e seus monumentos ecológicos, etnológicos, artístico-culturais e cênicos, locais e planetários; Colocamo-nos, assim, inteira e firmemente contra todas as formas de corrupção, preconceito, discriminação e desrespeito aos Direitos Humanos, em favor da sustentabilidade social e justiça ambiental local e planetária; Queremos que se construa um diálogo institucional com autoridades e empresários em todos os níveis, na defesa inconteste do desenvolvimento sustentável, que assegure a dinâmica natural dos ciclos de vida no planeta, em que significativa parcela dos recursos naturais é finita, limitada e não-renovável e que, portanto, produzam Economia Verd...

Studu Esperanton en Usono — Study Esperanto in the USA!

[English below] Restas nur unu semajno por aliĝi al NASK je la malalta tarifo! La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso. La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la ...

RITE – kio ĝi estas ?

  Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon. La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts. La partneroj de E-duKati en tiu formado estas · Fondaĵo edukado.net · Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ( ILEI ) · Akademio Literatura de Esperanto ( ALE ) · Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz ( UAM ) · Esperanto Studies Fondation ( ESF ) La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de sia(j) membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj. La ...

EASP-kuriero_88

      Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 88      11/03/2013       Mateno promena en la urbo Lorena   Ĉirkaŭ kvindeko da homoj ĉeestis la Renkonton de Esperantistoj en la Paraiba Valo. La unu-taga aranĝo, kiu okazis en la kulturdomo de Lorena la 10an de marto 2013, inkluzivis en sian programon viziton al loka universitato kaj veturon al apuda urbo por tagmanĝo en kampara restoracio. Tiu promeno estis la plej interesa programero, per kiu la organizantoj, apoge de la universitato, regalis la promenantojn per spektado de retfilmeto produktita de Fábio Monteiro, en la reta TV Globeto , pri la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazinta en 2011 en San-Paŭlo. Interesa kaj ripetinda iniciato. Plej kompletan raporton, kun fotoj, pri tiu esperantra aranĝo vi povas legi en la blogo de EASP-kuriero . Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie . Por malaboni la kurieron, bonvolu in...

Passini en FEB (Rio)

---------- Forwarded message ---------- From: Affonso Soares < affonso.bgs@terra.com.br > Date: 2013/3/10 Subject: [kke-diskutlisto] Passini na FEB-Rio To: kke-diskutlisto@yahoogrupos.com.br , esperanto-spiritismo@yahoogrupos.com.br , ABEE / BAES Spiritismo < esperantospiritismo4@gmail.com >, Societo Lorenz < editora_lorenz@uol.com.br >, aerjrj@hotmail.com , esperanto.kke@gmail.com , bel@esperanto.org.br   Karaj, tre estimataj gesamideanoj, Pacon kaj sanon!   Kun granda ĝojo, mi invitas vin al prelego de Prof. D-ro José Passini pri la temo Evangelio, Spiritismo, Esperanto, okazonta sabaton, la 23-an de Marto, de 9h ĝis 12h, en la sidejo de la Brazila Spiritisma Federacio (BSF), en Rio de Ĵanejro, Avenuo Passos n-ro 30 – Centro. Via bonvena ĉeesto certe havigos prestiĝon al la evento, omaĝos la eminentan prelegonton kaj elmontros la viglecon de nia movado.   Ni ankaŭ petas vin pri bonvola utiligo de viaj efi...

Peto pri subteno al Benino

---------- Forwarded message ---------- From: Renato Corsetti < renato.corsetti@virgilio.it > Date: 2013/3/9 Subject: [ VEKI ] Peto pri subteno al Benino   Saluton karaj, Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kongresos de la 1-a ĝis la 5-a de aprilo 2013 en urbo Lokossa. En tiu 5-a kongreso de Esperanto okazos ankaŭ ilei seminario. La aranĝon finance subtenas UEA kaj ties Afrika Komisiono. Tamen por ke la evento estu plene sukcesa necesas plia monhelpo. Ĉar dum la kongreso okazos diversaj ludoj ĉiaj esperantaĵoj (libroj, libretoj, insignoj, kartoj, ĵurnaloj, vortaretoj, poŝamikoj, vortaregoj, kasedoj, ktp) estas bezonataj por  rekompenci ludontojn kaj gajnontojn. Esperantaĵojn por subteni la kongreson oni sendu al: Association Béninoise des Espérantistes S/C BP 416 Lokossa (Mono) Bénin Afrique de L'Ouest Monhelpon oni sendu al ABeE uea-konto: beni-j   Samideane, Latifou, Prezidanto de...

Martaj memorindajxoj

---------- Forwarded message ---------- From: Carlos Maria < carlosmaria1940@gmail.com > Date: 2013/3/1 Subject: Martaj memorindajxoj Martaj memorindaĵoj gravaj por la E-Movada Historio   5 – Tago de la  Brazila  Filatelisto . En E-Movado estas fervoraj filatelistoj. Unu el ili estas la brazilano James Rezende Piton. Vidu lian kolekton ĉe la retpagxaro http: bit.ly/Babelo  kaj ne forgesu saluti lin en ĉi tiu tago.   8 – Internacia Tago de la Virinoj .   18 – Antaŭ 77 jaroj (1936) la finna fizikisto kaj astronomo Yrjo Vaisala (06/06/1891 – 21/07/1971) malkovris asteroidon, al kiu li donis la nomon 1421–Esperanto. 30 – Antaŭ 71 jaroj (1942) estis fondita MÉIER ESPERANTO-ASOCIO . Du jarojn kaj duono poste, pro sugesto de Ismael Gomes Braga, ĝi ŝangxis la nomon al ESPERANTA ASOCIO DE RIO DE JANEIRO (AERJ) . 30 – Monda Tago de la Junularo (lau la pagxaro < http://www.calendarr.com/brasil/datas-comemorativas-2013/ > -- .... Esperant...