Pular para o conteúdo principal

Postagens

Premiitoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 551 2014-08-03 Enhavo: Premio Deguĉi al Stano Marček Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton UEA premiis dek unu elstarajn agantojn PREMIO DEGUĈI AL STANO MARČEK Premio Onisaburo Deguĉi , "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj . Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al s-ro Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵur...

Gramatikero KIAM

Ne forgesu viziti nian blogon: http://gramatikero.blogspot.com KIAM 1. Advérbio de interrogação com significado de "quando": a) direto: - Kiam mi povos paroli al ŝi ? (Quando poderei falar com ela?) - Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?" (Você conhece agora minhas intenções e minhas necessidades. Quando devo abandonar a Inglaterra?) - Sed kiam tio okazis? (Mas quando isso aconteceu?) b) indireto: - Skribu, kiam vi alvenos, kaj mi atendos vin en la flughaveno. (Escreva quando você chegará e o esperarei no aeroporto.) - Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos. (Ele escreveu para mim, que ele pretende editá-lo, mas ele não escreveu ainda quando o editará.) - Ĉi tie oni neniam scias, kiam povos okazi katastrofo. (Aqui nunca se sabe quando poderá acontecer uma catástrofe.) 2. Conjunção: - Kiam oni estas riĉa, oni havas mu...

Elsendoj de Radio Vatikana

​​ From ​​ : Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2014-07-28 23:39 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-07-27, dim Komentario: Mateo 13: 44-52 ... Memore pri la eksplodo de la Unua Mondmilito antau cent jaroj; pensoj pri Proksima Oriento, Irako kaj Ukrainio, precipe pri la infanoj de la afliktataj landoj; pri la malkovro de la Regno de Dio ( ​​ Mateo 13: 44-52) ... Italio: papo Francisko en Caserta ... Movadaj informoj: komencighis la Universala Kongreso en Bonaero, Argentino; funebra rito en Bulgario por profesoro Bojhidar Leonov. 2014-07-24, jhau Mariam Yahya Ibrahim, alveninte en Romo, vizitis papon Francisko; la papo vizitos la suditalian urbon Caserta; nova tuitera mesagho ... Romo: Ne al delikto de homofobia opinio; Usono: nova prezidenta dekreto pri diskriminacio seksa kaj genra; UN: miliardoj vivas en situacio de mizero - esplo...

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 549 2014-07-28 Enhavo: La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK Gersi Alfredo Bays Nova Honora Membro de UEA LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero , prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero. Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino. Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj en...

Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-07-13, dim Komentario: Mateo 13: 1-23 ... Informoj pri papo Francisko: peto daure preghi por paco en la Sankta Lando; medito pri la parabolo de la semanto (Mateo 13: 1-23); videomesagho al Polikliniko Gemelli: estu atestantoj ke nur Dio estas via forto; remeti la homon je la centro por ne fali en la antropolgian reduktismon; tuitera mesagho antautage de la finalo de la Mondpokalo de Futbalo; pilgrimo de germanaj messervantoj al Romo. 2014-07-10, jhau Informoj pri papo Francisko: formala agnosko de la heroeco de sep Diservantoj, el Italio, Portugalio, Hispanio, Francio kaj Turkio; privata vizito al la urbo Caserta; nova tuitera mesagho ... Misio akceptita kun ghojo: intervjuo kun Jean-Baptiste de Franssu, la nova prezidanto de la vatikana banko; Europa Unio: kreskas malmulte la europa loghantaro; Israelo-Gazao: kreskas la internacia zorgo pri la krizo - b...

Gramatikero: KIES

Vizitu:  http://gramtikero.blogspot.com.br/   KIES 1- Pronome interrogativo que significa "de quem" e mostra posse. a) direto: - Kies estas la hundo? (De quem é o cão?) - Kies estas tiuj ĉi soldatoj? (De quem são estes soldados?) - Pri kies morto vi plendas? (Você reclama sobre morte de quem?) -  El kies mano mi ion prenis? (Da mão de quem tirei algo?) b) indireto: - Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. (Sabe o gato, o toucinho de quem ele comeu .) - Mi demandos lin kies verkon li tradukis. (Eu perguntarei a ele, de quem é a obra que ele traduziu). - Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciis, ke li estas filo de la tajloro. (Tendo perguntado de quem é o menino, ele soube, que ele é filho do alfaiate.) 2) Pronome relativo, significando "cujo(s)", do(a) qual": - Atentu pri la serpento de kies mordo mortis via patro . ( Atente para a serpente de cuja mor...

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2014-07-06, dim Komentario: Mateo 11: 25-30 ... Multaj surhavas jugon neelteneblan pro ekonomia sistemo kiu ekspluatas la homon ... Raporto la pashtista vizito de papo Francisko al la regiono Molise. 2014-07-03, jhau Vatikanurbo: Nova tuitera mesagho; Krakovo: ceremonia prezento pri la 31a Monda Tago de la Junularo; Italio: Molise atendas papon Franciskon; Proksima Oriento: la internacia komunumo alvokas haltigi la spiralon de perforto - novaj atakoj al Gazao - eldiroj interalie de familiano de murdita israela junulo; Egiptio: sekurecrimedoj plifortigitaj kontrau anoncita "tago de kolero"; Sud-Sudano riskas fali en malsategon - raporto de Kuracistoj Sen Landlimoj pri la sanitara situacio; Irako: en Mosulo, la loghantaro fughas pro aeratakoj; Pakistano: la rapida pliachigho de la sanstato de Asia Bibi - statistiko pri religioj en la lando; Sud-Koreio kaj...