Gazetaraj Komunikoj de UEA   N-ro  549   2014-07-28       Enhavo:     La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK   Gersi Alfredo Bays  Nova Honora Membro de UEA         LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK   Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero ,  prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de  Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio  dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la  argentina ĉefurbo Bonaero.     Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la  podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio  kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la  Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde,  praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.     Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba  ministerio pri edukado kaj en...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.