La 21-an de oktobro 2012 okazis  en la urbo Barra Mansa unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo,  ĉe la institucio Grêmio Barramansense de Letras, kiu de longe apogas la  movadon. Akceptis la 24 partoprenantojn (el 8 urboj) la loka aktivulo Sílvio  Bruno, kiu salutis kaj anoncis sian intencon enkonduki Esperanton en la agadon  ĉe Kooperativoj, ĉar li profesie laboras en tiu medio.  Post la ceteraj salutoj,  oni transdonis la gvidadon al S-ro Vicente Werneck. Sekvis unuhora vigla  diskutado pri proponoj por disvastigado de Esperanto en ĉi tiu regiono, sub  gvido de Paulo S. Viana. La interesiĝo pri tiu temo estis tiel vigla, ke oni  decidis interkonsenti unu specialan, apartan renkonton en la monato aprilo  2012, en Barra Mansa, por diskuti kaj plani agadojn rilate al disvastigado. Oni  interŝanĝis proponojn ankaŭ por modernigo kaj plivigligo de niaj regionaj  renkontoj. Poste, Givanildo Costa, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj,  informis pri agado en Ri...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.