
Gazetaraj Komunikoj de UEA
  N-ro  549
  2014-07-28
Enhavo:
LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK
Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero,  prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de  Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio  dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la  argentina ĉefurbo Bonaero.
  
  Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la  podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio  kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la  Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde,  praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.
  
  Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba  ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en  Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de  espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa  mondo.
  
  Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per  danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en  Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili  fari longan vojaĝon.
  
  Poste la estraranino de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C.  Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo, Ĉu la nepoj  nin benos?. Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por  certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof  serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:
  
  "Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
  "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
  "Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
  se vi pacience eltenos.
La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.
Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn. Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.
Sekvis la festparolo de la prezidanto de UEA, kies teksto estos dissendita aparte, kune kun resumo pri la dua parto de la inaŭgura programo.
(Laŭ Stefan MacGill)
En sia unua kunsido sabate la 26-an de julio, la Komitato de UEA elektis la  eminentan brazilan esperantiston Gersi Alfredo Bays (1934) kiel Honoran  Membron de UEA. La decido estis anoncita en la inaŭguro de la 99-a UK la  sekvan tagon.
  
  S-ro Bays eklernis Esperanton en 1947  per germanlingva gramatiko trovita  en la lerneja biblioteko. Li estas membro de UEA ekde 1952 kaj dumviva  membro ekde 1978. En 1980 li fondis la eldonejon Fonto, kiu fariĝis unu el  la plej gravaj eldonejoj en la historio de Esperanto. Ĝi aperigis plurajn  dekojn da libroj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj, i.a. kvar verkojn  en la Serio Oriento-Okcidento de UEA (La Luzidoj  de Luís Vaz de Camões;  Cent jaroj da soleco  de Gabriel García Marquez; Antologio latina 1 -2,  komp. G. Berveling; Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo). Bays verkis ankaŭ  mem originalan romanon, La profeto el Pedras  (2001), kiu ĉi-jare aperis en angla eldono ĉe Mondial. 
  
  De 1980 ĝis 2006 Bays eldonis la beletran revuon Fonto, de kiu aperis 312  numeroj. Ekde 1990 Fonto publikigis la verkojn premiitajn en la Belartaj  Konkursoj. Bays estis administranto-kompostanto de Scienca Revuo en 1978,  administranto-eldonanto de la filozofia revuo Simpozio (20 numeroj  1983-1992), kaj kunlaboranto de Monato ekde 1980. Li estis akademiano de  2001 ĝis 2010. En 1996 lia eldonejo Fonto ricevis la FAME-kulturpremion de la germana urbo Aalen.  
  
| Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj 
 ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil | 
| Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko | 
Comentários
Postar um comentário