Elsendoj de Radio Vatikana




Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-07-13, dim
Komentario: Mateo 13: 1-23 ... Informoj pri papo Francisko: peto daure
preghi por paco en la Sankta Lando; medito pri la parabolo de la
semanto (Mateo 13: 1-23); videomesagho al Polikliniko Gemelli: estu
atestantoj ke nur Dio estas via forto; remeti la homon je la centro
por ne fali en la antropolgian reduktismon; tuitera mesagho antautage
de la finalo de la Mondpokalo de Futbalo; pilgrimo de germanaj
messervantoj al Romo.

2014-07-10, jhau
Informoj pri papo Francisko: formala agnosko de la heroeco de sep
Diservantoj, el Italio, Portugalio, Hispanio, Francio kaj Turkio;
privata vizito al la urbo Caserta; nova tuitera mesagho ... Misio
akceptita kun ghojo: intervjuo kun Jean-Baptiste de Franssu, la nova
prezidanto de la vatikana banko; Europa Unio: kreskas malmulte la
europa loghantaro; Israelo-Gazao: kreskas la internacia zorgo pri la
krizo - batalhalto ne estas en la tagordo; Ukrainio: premado de la
Europa Unio por batalhalto; Sud-Sudano: mortas averaghe tri infanoj
chiutage pro la grava humaneca krizo; Centrafrika Respubliko: atako
kontrau kampo por rifughintoj; Indonezio: tutlanda balotado kun
necerta rezulto.

2014-07-09, mer
Vatikanurbo: la papo renkontis ses viktimojn de trouzoj fare de
membroj de la pastraro; nova tuitera mesagho; raporto pri la nova
ekonomia kadro en la Sankta Segho: multaj defioj kaj multe da laboro
... Gazao - Israelo: surshutighas raketoj kaj bomboj - intervjuo kun
pastro Pierbattista Pizzaballa, Gardanto de la Sankta Lando;
Sud-Sudano farighis sendependa antau tri jaroj: la aktuala situacio;
Afganio: hhaoso post la anonco de la provizoraj rezultoj de la
tutlanda krombalotado.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários