Rekordoj,   interesaĵoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014   Ĝuste antaŭ 30 jaroj, en fino de februaro 1984 estis fondita nia   malgranda entrepreno Lingvo-Studio, kiu estis kaj estas kerno de la nuna   Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj".   Ne multaj firmaoj ĝisvivas tiun aĝon, ĉefe ne en Esperantujo, do   ni festas kun ĝojo la datrevenon! Dum la pasintaj 30 jaroj ni funkciis kiel   Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, ni organizis IJS-n, realigis plurajn   rekordojn per la gazeto Eventoj, kaj plurajn aliajn kun nia nuna   Esperanto-Lingvolernejo.   Kelkaj el niaj fierataj aferoj:   – Antaŭ la interreta epoko dum 10 jaroj ni eldonis la novaĵgazeton Eventoj,   kiu per sia 2-semajna (!) aperrito estis tiam la plej ofta   Esperanto-informilo . Ĝi havis abonantojn en pli ol 65 landoj...   – Eventoj estis la unua (?) gazeto, kiu havis regionajn   represaĵojn : la budapeŝta preseja originalo estis sendita per rapida   poŝto al Pollando, Rusio kaj Litovio, kie oni presi...
O movimento de Esperanto no Brasil é muito ativo. Muitos eventos ocorrem e muitas divulgações de atividades são feitas. Esse blogue tem o objetivo de concentrar as informações dos diversos eventos para registro. Alguns eventos esperantistas no mundo serão também colocados aqui para maior acesso de todos.