Pular para o conteúdo principal

La 100a UK en Lilo, Francio - Sukcesa Aliĝo!

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 566
2015-01-19


JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK

La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj.

Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la "klubo de 100" antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svislando (34), Ĉinio (30), Danio kaj Finnlando (po 27), Hungario (26), Svedio (24), Irano kaj Rusio (po 23), kaj Usono (21).

Al la UK en Lillo eblas aliĝi rete aŭ uzante la paperan aliĝilon, kiun oni povas peti de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando). La 1-an de januaro ekvalidis la prezoj de la dua kotizperiodo, kiu daŭros ĝis la 31-a de marto.


-- 


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...

Fwd: Kongresa bulteno n-ro 1

    Unua bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC  plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido. Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujar...