Fwd: Kongresa bulteno n-ro 1


 
 
Unua bulteno
8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo

Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014
Kongresa marko
Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC  plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido.

Kunsido en SESC araraquara
Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujare eklernas Esperanton, sed kurioze apenaŭ uzas la lingvon por akiri novajn konojn. Prove helpi al solvo de tiu mistero, la organizantoj spronos la partoprenantojn al debato pere de la temo "Esperanto kiel peranto de aliaj konoj".
 
Kongresa afisho

Muzeo de Araraquara
La afiŝo pretas
kaj ankaŭ la kongresejo
La kongresa afiŝo jam estas elŝutebla laŭ esperanta kaj portugala versioj. Aparta retejo kun informoj pri la kongreso konstruiĝas kaj baldaŭ aperos pliaj fotoj, video kaj reta aliĝilo. La ĉi-jara aranĝo de EASP estos sigelita per la struktura apogo de SESC kaj ankaŭ per la kultura apogo de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Ĉambro de la Lingvo Internacia Esperanto. Eksentu kaj antaŭĝuu la oktobran etoson en Ararakŭaro!

Sube, en la foto, vidaĵo de la teatrejo de SESC, kie disvolviĝos plej multaj programeroj dum la du kongresaj tagoj.
  Portugala afiŝo ĉi tie
Realigo organizado Apogo
easp

 

Legu la bultenon rekte per via navigilo. Se vi ne volas plu ricevi la kongresan informilon, musklaku ĉi tie
 



--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários