Kio okazos en Esperantujo en 2015?


Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
KIO OKAZOS EN ESPERANTUJO EN 2015?

Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estonton de la asocio kaj de la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas nin en 2015?
 
Paweł Fischer-Kotowski, nuna volontulo en la Centra Oficejo, en sia blogo verkis interesan trarigardon pri la atendeblaj ĉefaj eventoj de la Esperanto-movado en 2015.
 
La artikolo estas legebla ĉe: http://www.parenteze.net
 
------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________ 
                        Ĉe plusendo de la mesago bv. nepre mencii la fonton: Ret-Info / Lingvo-Studio
 


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários