Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-12-29 20:54 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-12-28, dim
Komentario: Luko 2:22-40 ... La lumo de la Sankta Familio kuraghigas
nin oferi homan varmecon; pri la aviadila tragedio en Sud-Orienta Azio
kaj shiprompo en Mediteraneo ... En mondo ofte markita de egoismo, la
multnombra familio estas lernejo de kundivido kaj solidareco kun
bonefiko por la tuta socio; novaj tuiteraj mesaghoj.

2014-12-25, jhau
Kristnaskotago 2014: la mesagho "Urbi et Orbi" (al la urbo kaj la
mondo): Jesuo, shanghu la indiferenton al proksimeco kaj la
malakcepton al akcepto; la Sankta Meso de la nokto de Kristnasko;
telefonvoko al kristanaj rifughintoj el Mosul kaj Nineveh.

2014-12-24, mer
En la antauvespero de Kristnasko: kristnaskaj bondeziroj al la koreoj,
postefikoj de la papa vizito; du tuiteraj mesaghoj ... Kristnaskaj
bondeziroj al papo Francisko el multaj mondopartoj; leteroj de
familioj de la infanoj en la pediatria kuracejo Sankta Marta;
paroladoj en audiencoj kun la personaro de la Roma Kurio kaj de la
Vatikana Shtato; "Mi suferas kun vi": mesagho al la kristanoj de
Proksima Oriento ... Ruslando - Ukrainio: strechiteco riskas kreski.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários