Zamenhofa Tago 2014


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 141      05/12/2014

     
Zamenhofa Tago 2014
 
 

puzlo Babela TuroLa tradicia jarfina aranĝo de EASP ĉi-jare okazos la 13an de decembro en la sidejo mem de la asocio ekde la 14a horo. 

Speciale en tiu tago vizitos nin la esperantistino Maria Antonia Sobral, el la urbo Silvianópolis/MG, por gvidi ĉeestantojn en la defio interkonekti 5 mil pecojn de la puzlo Babela Turo, memorige al viro kiu defiis Babelon kaj kuraĝige al granda tasko kiu plu spitas liajn kunlaborantojn. Antonia Sobral estas enamiĝinta al puzlo-ludoj kaj mem estas fabrikanto de diversaj el ili.

La puzlo-defio komenciĝos je la 14h. Je la 16h okazos retrorigardo-kvizo kun projekciado de plej gravaj esperantaj faktoj okazintaj en 2014 enlande kaj alilande. Je la 15h okazos la lasta ĉi-jara filmosesio en la kinejo de EASP. Sekve la vizitantoj estos regalataj per bongusta adiaŭa lunĉo. 

Eniro senpaga. La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvatalo Lapa. 


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 

--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários