Kabareto procesas Preĝejon



Kabareto procesas Preĝejon

Okazis en Akirazo, urba regiono de Fortalezo, Cearao, Brazilo.

Tarsilja Bezeha komencis konstruadi ĉambran aldonaĵon al sia kabareto, celante pligrandi ĝian aktivecon, kiu estis en konstanta negoca kreskiĝo.

Responde, la novpentekosta preĝejo de la urbo ekestis forta kampanjo por blokigi la ekspansion, farante preĝsesiojn, en sia templo, matene, posttagmeze kaj vespere.

Malgraŭe, la reforma laboro  de la kabareto progresis ĝis unu semajno antaŭ ĝia relanĉo, kiam fulmo atingis la kabareton de Tarsilja, forbrulante la elektrajn instalaĵojn kaj provokante grandan incendion, kiu detruis ĉion.

Tarsilja procesis la preĝejon, surbaze de la fakto ke la preĝejo "estis respondeca pro la ruinigo de la konstruaĵo kaj ŝia negoco, estu ĝi pro Dia interveno aŭ pro la povo de la preĝoj".

Responde al la proceso, ĉiuj anoj de la preĝejo neis emfaze la tutan aŭ iun ajnan respondecon pro la kabareta ruiniĝo, ĉar la preĝoj ne havas ion ajnan interrilaton kun la fulmo, nek kun la incendio.

Dum la malfermo de la juĝa sesio, la sperta juĝisto legis la pledon de la aŭtoro kaj la respondon de la defendanto kaj komentis:

"Mi ne scias, kiel mi devos decidi pri ĉi tiu temo, ĉar, laŭ mia ĝisnuna legado, ni havas posedantinon de putinejo, kiu funde kredas je la povo de la preĝoj kaj Dion; kaj aliflanke tutan preĝejon kiu pensas ke la preĝon  valoras nenion ajn!

-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários