El Popola Cxinio serĉas eksterlandan redaktoron

El Popola Ĉinio serĉas eksterlandan esperantistan redaktoron

El Popola Ĉinio – http://www.espero.com.cn – estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

Nun nia redakcio intencas laborigi eksterlandan esperantistan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli ol 50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj havi sc

​i​
on de la ĉina kulturo. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝta adreso: 13693326472@163.com

Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931882.htm

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários