Pular para o conteúdo principal

Hodiaŭ Zamenhof estas omaĝata tra la tuta mondo!

Absolute mirindan omaĝon al nia kara Zamenhof faris la Esperanta Retradio per la voĉo kaj teksto publikigita de Luiza Carol el Israelo.


En la foto: Lidja ZAMENHOF kiel lernejano
Varsovio, la 15-an de decembro 1917

Kara Paĉjo,
    
Hodiaŭ la unuan fojon, okazas via naskiĝtago sen via ĉeesto. Se vi plu vivus ĉi tie, mi preparus por vi etan surprizan donacon kune kun danka bondezirkarto. Sed vi loĝas nun en la transmondo. Tuj post kiam mi finos tiun ĉi leteron, mi forĵetos ĝin en la fajron de la kameno, por ke ĝi aliformiĝu en fumon. Mi esperas, ke tiel miaj pensoj atingos vin en la nevidebla mondo de spiritoj, pri kiu foje babilis kelkaj el viaj gastoj. 
    
Jen mi tajpas tiujn ĉi vortojn per via malnova tajpilo, kiun vi tiom amis. Ekde longe mi kutimiĝis ekdormi ĉiuvespere, aŭskultante la ritmon de via tajpado. Nun mankas al mi tiu kara lulkanto. Ĉu ĝi ne mankas al vi tie, kien vi transloĝiĝis? Ĉu vi rememoras Paĉjo, kiom fiera mi estis, kiam vi unuan fojon permesis al mi tajpi? Kaj ĉu vi rememoras ke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, mi veturigadis miajn pupojn per la kovrilo de tiu ĉi tajpilo? Ĝuste en tiu kovrilo, Panjo trovis antaŭ nelonge la lastajn paĝojn, kiujn vi tajpis. Temis pri eseo ankoraŭ nefinita, kiun ni legis kvazaŭ ĝi estus via adiaŭa letero. Mi neniam forgesos la konfeson, kiun vi faris tie. Vi skribis: "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…"
    
Mi ĉiam rememoros tion, Paĉjo. Vi ne malaperis. Via vivo estos por mi modelo kaj inspiro. Mi promesas, ke mi ĉiam pluiros sur via bela vojo, por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. 
    
Ĝojan naskiĝtagon, Paĉjo!
    
Tutkore brakumas vin, via amanta filino,
                                                                     
Lidja *
---

* Lidja ZAMENHOF (1904 – 1942) estis la plej juna filino de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF. Je la morto de sia patro en aprilo 1917, ŝi estis 13 jaraĝa. Ĝis la fino de sia vivo, Lidja verkis, tradukis kaj instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo de Treblinka. Ŝia kompleta originala verkaro estas "Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj", eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, 2009.


[Tiu ĉi fikcia letero aperis unuafoje en "Rusia Esperanto-Gazeto", februaro 2011.]


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...

Fwd: Kongresa bulteno n-ro 1

    Unua bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC  plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido. Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujar...