Libroj pri Baza Fiziko - jam la 2-a libro elŝuteblas!



Elektromagneta indukto - la 2-a libro elŝuteblas!

Antaŭ du jaroj en la Esperanto-klubo Sudtirolo s-ro Walter Bernard komencis verki bazan kurson pri fiziko  por mezlernejanoj en flua, bone legebla stilo.

Post unujara laboro, antaŭ unu jaro aperis la unua libro kun la sekvaj ĉapitroj:

Ĝeneralaj fundamentoj / Kelkaj bazaj grandoj / Transmisio de forto en fluidoj / Premo, volumeno, temperaturo / Laboro, energio, povumo / Elektra cirkvito / Energitransformoj


La laboro ne haltis, kaj post denove unujara laboro antaŭnelonge finiĝis la verkado ankaŭ de la 2-a volumo:

- Statika ekvilibro / tordomomanto / mekanika ekvilibro / masocentro
- Movo kaj forto / rapido kaj akcelo / libera falo / movenergio / unuforma cirkla movo
- Elektromagneta forto / magneta kampo / elektra kurento en magneta kampo / elektraj motoroj
- Magneta kampo de bobeno ­ magneta permeablo/ forto aganta al moviĝanta ŝargo / Lorenca forto
- Elektromagneta indukto / elektromagneta indukto kaj magneta flukso / indukto kaj energio / generatoroj / transformilo


La nun aperinta volumo estas 66 paĝa, enhavas 206 figurojn kaj ankaŭ temvortan indekson.

Ambaŭ volumoj estas elŝuteblaj en formatoj pdf kaj odt en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ĉe www.eventoj.hu aŭ rekte ĉe la klubo Sudtirolo:

1-a volumo: http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/07/1_fiziklibro.pdf

2-a volumo: http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/11/2_fiziklibro.pdf

Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarkorektojn, bonvolu kontakti la aŭtoron ĉe esperantosudtirolo@gmail.com

Sinceran GRATULON al Walter Bernard pro la grandioza laboro!


-----
L.S. / Ret-Info

____________________________________________________________________________
http://www.eventoj.hu/retinfo-interaktive.htm




--



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comentários