Fwd: EASP-kuriero_90




     
kuriero twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 90      08/04/2013

     
Luca Yassumura
Parolu plu, amiko!
 

Freŝdate (24/03/2013) la esperantista movado estis surprizita de la sciigo pri la forpaso de la aktivulo Lucas Yassumura (1969-2013), rete konata ankaŭ kiel Lucas Amura, kiu suferis subitan koratakon.

Li vivis en la urbo Jundiaí, Sanpaŭlo (Brazilo), kie li memlernis Esperanton antaŭ 30 jaroj. La knabo Lucas Marcelo Ferretti Yassumura naskiĝis en plurlingva familio, kio estigis en li la amon al lingvoj, el kiuj li studis dudekon.

Kio plej karakterizis lin estis lia belsona voĉo, kiun li bone uzadis kiel parolisto (rete)radie kaj posdkaste – inkluzive por Esperanto, interalie en la iama programo Parolu, Mondo! dissendata de la radio Bona Novaĵo.

Krom lingvo-ŝatanto kaj radioparolisto, li estis tradukisto kaj publika funkciulo. Lia kutima frazinstigilo estis:

"Sekvu vin revon! Travivu ĝin! Realigu ĝin!"

per kiu ni kore kaj sopire reciprokas.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 

 



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários