terça-feira, 11 de setembro de 2012

Ekzerco pri la Akuzativo

Programo Mia Amiko

Kompletigu la spacojn uzante akuzativon laŭnecese:

Jen ki(1)_____ vi devos fari por ricevi la kompens(2)_____ promesit(3)_____ de la Reĝo. Eliru el la urbo ĉe la suda pordego, kaj tie vi trovos tri hundet(4)_____ malsamkolor(5)_____; la unu(6)_____ estos blanka, la dua nigra, la tria ruĝa. Vi devos mortigi il(7)_____ kaj tiam aparte bruligi ĉi(8)_____, kaj kunpreni la cindrojn. Metu la cindrojn de ĉiu hund(9)_____ en sak(10)_____ de ties koloro, tiam iru antaŭ la pord(11)_____ de la palac(12)_____ kaj kriu, 'Konata medicinisto venis de Janina en Albanio. Sole li povas resanigi la Reĝ(13)_____ kaj redoni al li la fortec(14)_____ de la junaĝ(15)_____.' La medicinistoj de la Reĝo diros, 'Jen fraŭdul(16)_____, homo nekler(17)_____,' kaj ili faros ĉia(18)_____ malfaciligojn, sed finfine vi venkos ili(19)_____, kaj prezentos vi(20)_____ antaŭ la malsan(21)_____ Reĝ(22)_____. Vi tiam devos postuli tiom da lign(23)_____, kiom povas porti tri mul(24)_____, kaj grand(25)_____ kaldron(26)_____, kaj devos fermi vi(27)_____ en ĉambro kun la Sultan(28)_____, kaj kiam la kaldron(29)_____ ekbolos, vi devos ĵeti li(30)_____ en ĝi(31)_____, kaj tie lasi li(32)_____ ĝis la karn(33)_____ entute forfalos de la ostoj. Tiam aranĝu la ost(34)_____ en la ĝustaj lok(35)_____, kaj ĵetu sur ilin la cindrojn el la tri sakoj. La Reĝ(36)_____ reviviĝos, kaj estos tute sama kiel li estis kiam li havis dudek jar(37)_____. Kiel kompens(38)_____, postulu la bronz(39)_____ ring(40)_____, kiu havas la potenc(41)_____ doni al vi ĉi(42)_____, ki(43)_____ vi deziras. Iru, fil(44)_____ mia, kaj ne forgesu miaj(45)_____ instrukcioj(46)_____.


La solvo en listo MiaAmiko (http://miaamiko.brazilo.org)
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Nenhum comentário:

Postar um comentário