Pular para o conteúdo principal

Postagens

Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

​​ Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton. En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj. -------- Anatoli Gulidov < tung88@mail.ru > skribis: Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo. Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj land...

Ho, ĉikanuloj!

Viro diris al sia amikino: - Mi scias manieron ekhavi libertagojn.... - Ho, kiel vi faros tion? – demandas la amikino. - Mi  vidigos vin - diris la viro. Tuj li supreniris per la muro kaj pendis  sin  de la plafono kapo-malsupren, kiel vespertoj interne de   kaverno. En tiu momento eniris la estro, kiu vidis la pendantan oficiston kaj demandis: - Vi estas   frenezulo? Kion vi faras tie? - Mi estas lampo....respondis la oficisto. - Hummmmm... mi opinias ke vi bezonas kelkajn libertagojn....Iru hejmen! Aŭdinte tio, la viro malsupreniris kaj iris rekte al la pordo. Lia amikino tuj lin sekvis... La estro tiris ŝin per la mano kaj demandis al ŝi:: -Kien  vi pensas iri? - Mi iros hejmen. Kiel mi povos labori sen lumo????? --  ​Kunlaboro de Roze.​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/16/2015 09...

Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015       Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj     La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio. Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo. Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto. La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantisto...

Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto!

---------- Forwarded message ---------- From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS < ret-info@eventoj.hu > Date: 2015-01-14 22:49 GMT-02:00 Subject: [ret-info] Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto! Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato! JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO! "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon. Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato. Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/ju...

Elsendoj de Radio Vatikana

---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-01-12 22:32 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-01-11, dim Komentario: Marko 1:7-11 ... La Bapto de la Sinjoro kaj la tempo de mizerikordo; pri la venonta apostola vojagho al Srilanko kaj Filipinoj; baptoj de 33 beboj en la Siksta Kapelo; nova tuitera mesagho ... Parizo, la chefurbo de la mondo; Nigherio: la ministro pri defendo petas helpon kontrau Boko Haram. 2015-01-08, jhau Meso por la viktimoj de la pariza atenco: la kristana amo konsistas el konkretaj faroj; kradvorto en Tuitero: preghantoj por Parizo; pri la homa krueleco; deklaro de la direktoro de la vatikana gazetara salono ... Papo Francisko akceptis delegacion de la monda komunumo de jazidoj; programo de la venonta semajno ... Unicef: La stategia plano de la Islama Shtato ne shparas la infanaro...

Parolado kun Dio.

​ Parolado kun Dio Mi petis forton kaj viglon. Dio sendis al mi malfacilaĵojn por fari min forta. Mi petis ​saĝon . Dio sendis al mi problemojn por ke mi solvu ilin. Mi petis prosperon. Li donis al mi energion kaj cerbon por labori. Mi petis kuraĝon. Li sendis al mi danĝerajn situaciojn por postvivi ​ ilin​ Mi petis amon. Dio sendis personojn kun problemoj por ke mi helpu ilin. Mi petis favorojn. Dio donis al mi oportunecojn. Mi ricevis nenion, kion mi volis. Mi ricevis ĉion, kion mi bezonis. Miaj preĝoj estis plenumitaj. Conversando com Deus Pedi força e vigor  Deus me mandou dificuldades para me fazer forte. Pedi sabedoria  Deus me  mandou problemas para resolver.  Pedi prosperidade Ele me deu energia e cérebro para trabalhar Pedi ​c oragem Ele me mandou situações perigosas para super ​á-las . Pedi amor Deus me mandou pessoas com problemas para eu ajudar Pedi favores Deus me deu oportunidades. Não recebi nada do que queria. Recebi tudo o que precisava. Minhas preces foram atendidas. ...

Kvalito por funkcio

Viro iras al la firmo kaj petas laboron.  En la intervujo la reganto demandas:  - ​ ​ Kiun funkcio ​n  vi deziras?  - Prezidanto ​n​ !  - Ĉu vi estas frenezulo?!!  - ​ ​ Ne! Ĉu ​nepre ​ ​bezona  ???  --  ​ ​K ontribuo de Rose​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/11/2015 01:07:00 PM