Elsendo de Pola Retradio

451ª E-ELSENDO DE POLA RETRADIO

Jan Potocki

Jan Potocki, la heroo de nia felietono pri koninda polo troviĝas inter polaj figuroj sur la nunjara listo de datrevenoj aŭspiciataj de Unesko, lige kun lia 200-a mortodatrevno. En nia 451-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni komence referencas al la politika situacio en la mondo kaj teroristaj atakoj en Francio, Tunezio kaj Kuvajto, al la decido disloki 60 mil enmigrantojn en ĉiuj landoj de la EU. En la kultura parto krom la felietono aŭdiĝas ankaŭ informo pri omaĝo al pola nacia heroo, Tadeusz Kościuszko en la finna Turku. Per E-informoj ni adiaŭas meritiĝintan litovan esperantiston Antanas Mekys kaj informas pri la 31-a eldono de Arkones okazonta en septembro en Poznano. La programon finas leterkesta programero. Felietono kaj la kultur­kronika informo estas samteme legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários