Pular para o conteúdo principal

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 560
2014-12-02


Enhavo:

  1. Humphrey Tonkin 75-jara
  2. TEJO premieris en la 41-a Malferma Tago

HUMPHREY TONKIN 75-JARA

La 2-an de decembro festas sian 75-an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li plenumis ĝis 1980 kaj denove de 1986 ĝis 1989. De 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto de UEA.

Tonkin estas Honora Prezidanto de TEJO kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estas ankaŭ longtempa direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ekde 2002 li estas prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.

Tonkin aktivas ankaŭ kiel aŭtoro, tradukisto kaj recenzisto, kaj li estas ŝatata oratoro kaj preleganto. Fakulo pri Ŝekspiro, li ofte prelegis pri lia verkaro, interalie en la Internacia Kongresa Universitato. Li ankaŭ esperantigis la dramojn La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vintra fabelo (2006) de Ŝekspiro.

Okaze de la 70-a datreveno de Tonkin UEA eldonis la festlibron La arto labori kune (red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins) kun artikoloj de 100 aŭtoroj. La impona, 900-paĝa verko estas ankoraŭ aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. Filmo pri la transdono de la libro al Tonkin estas videbla en la Reta Kinejo de UEA.

TEJO PREMIERIS EN LA 41-A MALFERMA TAGO

La 41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 29-an de novbembro, havis pli ol 60 vizitantojn el 11 landoj. Oni aŭdis tri prelegantojn, el kiuj la konata Esperanto-aktivulo László Szilvási traktis du temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolis pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizis spertojn kaj problemojn de la amas-instruado de Esperanto en Hungario. Estrarano de UEA Barbara Pietrzak prezentis la kampanjon Montevideo 60, kiu daŭros ĝis la fino de 2015 por marki la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio de Unesko el 1954. Inĝeniero Toon Witkam, kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT), prelegis pri la historio kaj evoluo de aŭtomata tradukado.

Inter la prelegoj oni spektis la novan filmon Bona Espero – nia tero de Roman Dobrzyński. En la programo estis ankaŭ prezentado de Valère Doumont pri la Verdaj Skoltoj kiel formo de agado en Esperanto por adoleskuloj. Katalin Kováts raportis pri la ĝisnunaj atingoj kaj estontaj sesioj de la 5-jariĝantaj Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Krome ŝi rakontis pri la venontjare aperonta aŭtobiografio Pri la destino de Mila van der Horst-Kolińska, Honora Membro de UEA.

Laŭ la tradicio la unua programero estis prezentado de libroservaj novaĵoj fare de Ionel Oneţ. Alia tradiciaĵo estis la senpaga loterio, dum unuafoje en la historio de Malfermaj Tagoj estis la programero "La estraro de TEJO respondas". Tiu premiero estis ebla, ĉar la gvidantoj de TEJO kunsidis samsemajnfine en Roterdamo. Tre konvene temis pri la lasta programero, ĉar la ses estraranoj ricevis tiom da demandoj el la publiko, ke la diskuto daŭris eĉ post la planita unu horo.

La Libroservo vendis dum la tago por la sumo de 1030,48 EUR. La plej popularaj libroj estis Beletra Almanako 21, Homoj de Putin de Kalle Kniivilä kaj La angla sen instruisto de Eugen Ionescu.


La estraranoj de TEJO (de maldekstre): TinaTišljar, Tomasz Szymula, Veronika Poór, Łukasz Żebrowski, Michael Boris Mandirola kaj Nico Huurman





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Dez razões para promover o Esperanto

Traduzido do francês do blogue: ( LINK )  Artigo publicado em 4/2/2025 por Geneviève Lebouteux Publico aqui o artigo de Pierre Vexliard, professor titular de inglês, "arrependido" como ele se auto-denomina. Achei muito interessante pois, além dos argumentos de dominação política, cultural e econômica que muitos conhecem, Pierre também traz argumentos relativos à própria língua inglesa. Desde o fim da Segunda Guerra Mundial, o inglês se impôs como língua internacional, apesar de seus evidentes inconvenientes, e devido ao fato de que os Estados Unidos e o Reino Unido saíram da guerra como os grandes vencedores militares, em um contexto de preparação para uma nova guerra militar e ideológica contra o outro vencedor, a União Soviética. Nesse contexto, os Estados Unidos assumiam a liderança e impunham sub-repticiamente sua língua como meio de comunicação em todo o "mundo livre". Durante a fundação da Liga das Nações após a Primeira Guerra Mundial, o Esperanto havia sido ...

Re: Vortaro Tulio Flores

Há uma modalidade mais moderna, nesse dicionário, que é a busca pelo Google. Basta clicar no logo do Google que está na página e escrever o termos que deseja e ele lista todas as páginas em que ocorre aquele termo, tanto em Esperanto quanto em português. Em 10 de agosto de 2013 14:35, Aloísio Sartorato < ludoviko44@yahoo.com.br > escreveu: Prezados: Vocês conhecem o "Vortaro Tulio Flores"? Trata-se de um Dicionário virtual "Português/Esperanto" e "Esperanto/Português"  disponibilizado gratuitamente pelo samideano Tulio Flores.  Se você tem dúvida como dizer uma palavra em esperanto ou o que uma palavra em esperanto significa em português basta clicar o link abaixo e consultá-lo: http://vortaro.brazilo.org/vtf/ Informou Aloísio Sartorato Rio, Brazilo -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://...

Fwd: Kongresa bulteno n-ro 1

    Unua bulteno 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014 Sukcesa estas la plej ĝusta vorto por resumi la kunsidon kiu okazis la pasintan monaton en la sidejo de la Sociala Komerca Servo (SESC). En la kunsido partoprenis kelkaj administrantoj kaj funkciuloj de SESC en Ararakaŭro, tri estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj kvin anoj de Ararakŭara E-Klubo. Post ĉirkaŭ 30-minuta kunsido, venis la ĝojiga konfirmo: la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo ricevos de la administrantaro de SESC  plej grandan apogon rilate la uzadon de aparataro kaj prunton de ĝia teatrejo, por la prelegoj kaj artaj aranĝoj, kaj de unu ĉambro, por kurso kaj ludaj aktivadoj. Ni gratulas la lokajn organizantojn pro la antaŭaj kontaktoj kaj preparlaboroj cele al la sukceso de tiu laborkunsido. Kongresa Temo: Multaj homoj ĉiujar...