EASP-kuriero 144 - Ek al la 9a en Paranapiakabo!


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 144      28/12/2014

     
Ek al la 9a en Paranapiakabo!
 
 

afishoLa fervojista muzeurbo Paranapiakapo, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo, gastigos la 9an Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo, kiu okazos venontjare inter la tagoj 10a kaj 12a de oktobro.

La organizantoj de la venontjara kongreso estos la esperantistoj de ABC-regiono, kies ĉefa motoro estas la aktivulo Cândido Ruiz, kiu mem iniciatis la kandidatiĝon de tiu turisma vilaĵo por realigo de la evento. 

La pasintan oktobron tri membroj de EASP, inter kiuj du estraranoj, vizitis la vilaĝurbon de la venontjara kongreso, akompane de la loka organizanto Cândido Ruiz.

Fine de la vizito, ĉio estis en ordo, escepte de la oficiala dokumento garantianta la okazigon de la evento en la menciita dato. Finfine la garantiaĵo estis liverita ĉi-monate kiel jarfina donaco, kiun ni kunhavigas kun tiuj, kiuj pretaj partopreni en nekutima esperanta aranĝo.  

Paranapiakabo, vilaĵo tipe brita, fondiĝis pro la konstruado de la unua fervojo en la ŝtato San-Paŭlo, en 1865, nome São Paulo Railway. La tiamaj fervojistoj bone zorgis pri la vilaĵa arkitekturo, pri la domoj faritaj el ligno kaj eĉ pri repliko de ia "Big Ben", granda horloĝo instalita en la stacidomo.

Por kompletigi la scenejon, la regiono situas sur la alto de la mara montaro kaj estas daŭre vualita per nebulo kaj etoso similaj al tiu de Londono.

Nun la organizantoj laboras super la kongresa retejo, kiu baldaŭ aperos kun pliaj informoj.
 

Panoramo
Panorama vidaĵo de la fervojista vilaĵo
lignodomoj
Tipaj domoj faritaj el ligno
nebulo
Tipa kaj nebulo kiu ĉarme vualas la vilaĵon
akvofalo
Rekompenco post du-hora piedirado tra la arbaro
gvidisto
Konatigo de la vilaĵo fare de loka gvidisto
strathundoj
Amikiĝemaj hundoj ĉie troveblas surstrate
kunsido
Estraranoj kaj lokaj organizantoj kunsidas surloke
kongresejo
Kongresejo: Klubo União Lira Serrano
teatrejo
La teatrejo kaj la podio en la fundo
metiejo
Unu el la ĉambroj, unuaetaĝe, por metiejoj.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 

 

 



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários