Elsendoj de Radio Vatikana - 2014-Nov-17




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-11-17 20:28 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-11-16, dim
Komentario:
​​
Mateo 25:14-30 (la parabolo de la talantoj) ... Informoj
pri papo Francisko: La talantojn, kiujn ni ricevas de Dio, ni ne devas
konservi en sekura shranko; pri la fortaj strechighoj inter loghantoj
kaj enmigrintoj en Romo; en la monda tago de la viktimoj de surstrataj
akcidentoj; internacia interreligia kolokvo pri la komplementeco de la
viro kaj la virino; renkontigho kun monsinjoro Bashar Warda,
chefepiskopo de Erbil en Irako; nova tuitera mesagho ... G20: invito
certigi la kreskon de la monda ekonomio kaj de laborpostenoj - fortaj
opinioj pri la krizo en Ukrainio ... Movada informo: la Bibliaj Tagoj
okazos en aprilo en Vroclavo, Pollando.

2014-11-13, jhau
La regno de Dio kreskas chiutage danke al tiu, kiu atestas ghin
senbrue ... Pliaj informoj pri papo Francisko: renkontigho kun la
prezidanto de Austrio Heinz Fischer; tuitera mesagho: Sinjoro, donu al
ni vian pacon ... Vatikanurbo: intervjuo kun la nova vatikana
sekretario por la rilatoj kun la shtatoj, chefepiskopo Paul Richard
Gallagher - Finighis la tria seminario de la Katolika-Islama Forumo -
komencighis la laboron por realigi dushejojn por senhejmuloj che Placo
Sankta Petro; Nigherio: ne finighas la sinsekvaj atencoj fare de Boko
Haram, preghopilgrimo por la paco; Burkina Faso: charto por la
transiro al portempa civila registaro; Israelo: restas alta la
strechigho inter Israelo kaj palestinanoj post la decido konstrui 200
novajn domojn en orienta Jerusalemo; Pakistano: grava islama-kristana
estroj kondamnas la brutalajn murdojn de du kristanoj; Birmo: oni
devas ankorau prilabori la reformojn, lau prezidanto Obama.

2014-11-12, mer
Ke la episkopoj ne alprenu autoritatecajn sintenojn, kaj ke ili
auskultu ankau la forajn el la eklezio (kp. Tito 2:1-8, 11-14); pri la
cheestantaj malsanuloj kaj familioj de viktimoj de surstrataj
akcidentoj; alvoko fronte al la situacio de persekutataj kristanoj en
diversaj mondopartoj; pri la tragedio de la 43 meksikiaj studentoj
malaperintaj en septembro; en la 30a datreveno de la pacotraktato
inter Argentino kaj Chilio ... Aliaj informoj pri papo Francisko:
letero por la pintokunveno de la landoj G20; speciala kolegio
starigita por certigi pli rapidan pristudon de la apelacioj koncerne
iujn deliktojn; nova tuitera mesagho: la graveco de la laboro.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários