Fwd: Kongresa bulteno n-ro 3

 
 
Tria bulteno
8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo

Ararakŭaro: 18 - 19 oktobro 2014
Kongresa marko
Emílio Vaz Cid (São Vicente/SP), multjara esperanta aktivulo kaj nuna estrarano de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), afable akceptis la inviton enkoduki la kongresan temon "Esperanto: peranto de aliaj konoj" kaj gvidi la postan debaton.

Krom la ĉefprelego kaj debato, pliaj kvar prelegoj pliriĉigos la programon de la evento. Ilin prezentos Paulo Sergio Viana (Lorena/SP), Karina Oliveira (São Paulo/SP), Osmar da Silva Alves (São Paulo/SP) kaj Fábio Roberto Silva (Pouso Alegre/MG).

Kadre de la tradicia programo disvolviĝos novtipa aranĝo kiu konsistos el 18 mallongaj viglaj paroladoj, dividitaj je tri sesioj: la unua parolado-sesio okazos sabaton matene; la dua, posttagmeze; kaj la tria, dimanĉon matene. Ĉiu paroladeto daŭros 8 minutojn.

Akceptis la defion prezenti la novan programeron: Fernando Maia Jr. (Aracajú/SE), Elmir dos Santos Lima (Rio de Janeiro/RJ), José Mauro Progiante (Bauru/SP), Paulo Sergio Viana (Lorena/SP), Rafael Zerbetto (Campinas/SP), Anna Lobo de Carvalho (São Paulo/SP), Leandro Freitas (São José do Rio Preto/SP), Karina Oliveira (São Paulo/SP), Osmar da Silva Alves (São Paulo/SP), Guilherme Souto Jardim (Charqueada/Sp), Audino Castelo Branco (Atibaia/SP), Márcio Santos do Nascimento (Rio de Janeiro/RJ), Alex Cessário (Araraquara/SP), Patrick Gonzalo Córdova (Peru), Alexandro Prado (Taubaté/SP), Odamir Feitosa de Sá (São Paulo/SP) kaj Rodoldo Boffo (São Paulo/SP).

Ĉiuj prelegoj kaj novtipaj paroladetoj okazos en la teatrejo de SESC, kie ankaŭ okazos la arta vespero kaj solenaj malfermo kaj fermo de la evento.


Prelegantoj
 
Al la Kongreso jam aliĝis pli ol sepdek personoj, el 25 urboj, inkluzive kvin aliŝtatajn urbojn. Vidu la liston Ĉi tie kaj
ne forgesu mem aliĝi!
 
 
 
 
Fulma kurso Afiŝo de la fulmkurso
Fulma kurso
kaj paroliga ludo
Paralele al la kongreso okazos ekspresa kurso de Esperanto gvidata de la esperantisto Patrick Gonzalo Córdova (Peru). La 5-hora kurseto okazos sabaton en la ĉambro "Elvira Fontes" kaj dividiĝos je du leciojonoj: matene de la 10h ĝis 12h, kaj posttagmeze de la 14h30 ĝis la 17h30. La kurseto estos senpaga por akompanantoj kaj vizitantoj de SESC. Pliaj informoj, en la portugala, legeblas ĉi tie.

La sekvan tagon, dimanĉon, en la sama ĉambro "Elvira Fontes" okazos paroliga ludo gvidata de la instruisto César Dorneles (Porto Alegre/RS). La interraga aktivado daŭros de la 10h ĝis la 12h, kaj ankaŭ estos senpaga.
 
 
Realigo organizado Apogo
easp

 

Legu la bultenon rekte per via navigilo. Se vi ne volas plu ricevi la kongresan informilon, musklaku ĉi tie


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários