EASP-kuriero 122



 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 122      24/04/2014

     
Aprila kulturkunveno
 
 
Por la ĉi-monata kulturkunveno de EASP estas programitaj du aktivadoj: unu filmo-kunsido kaj unu diskutrondo.

Paroliga filmo(de la 16a ĝis la 17a horo)

La filmo-kunsido konsistos el spektado de retfilmeto kun posta esploro de la prezentita temo cele paroligi la spektantaron. Per tiu nova aktivado, pli alloga kaj amuze pens-instiga, oni anstataŭigas la iaman paroligan rondon celantan precipe kursanojn.

Diskutrondo  (de la 17a ĝis la 18a horo)

Por kio utilas laborplano? Per tiu kunveno oni proponas serion da diskutrondoj, ĉiun lastan sabaton de la monatoj aprilo, majo kaj junio, por aparte pritrakti la Strategian Laborplanon skizitan de UEA. Ĉu temas pri dokumento kun gvidlinioj nur por aktivuloj de UEA aŭ por ĉiaspecaj aktivuloj de la esperantista movado? Se la temo interesas vin, vi estas tre bonvena al la diskutrondo! 

La unua ĉi-jara kulturkunveno okazos la proksiman sabaton, la 26an de aprilo en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, situanta ĉe la strato Faustolo, 124 - kvartalo Lapa.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 






Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários