Forpasis Helmar Frank

Forpasis Helmar Frank
Libera Folio by Redakcio  
Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013

Helmar FrankProfesoro Helmar Frank estas inter esperantistoj konata plejofte kiel iniciatinto, fonda prezidanto  kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel  enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto.

Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa klubo, okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, politike engaĝiĝinta liberalo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe da tempo kune.

Dume mi multe lernis de lia precizeco kaj respondeco, sed ankaŭ mi ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naĝis jam antaŭ la matenmanĝo.

Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĝe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas je 38 dense skribitaj paĝoj, plenaj de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro!

Petro Chrdle


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários