Diskutado pri Landnomoj


Interesa diskutado pri Landnomoj ekestas en la listo la-bona-teksto@yahoogroups.com

2013/10/26 Johan Derks <johan.derks@gmail.com>

Atentu, s-ino Pásztor,
 
Nia ambicio por reveni al la sistemo de landonomoj ne signifas, ke ni sendistinge uzu -uj, kie tio plachas al ni, kiam ni renkontas formon kiu finighas je -io.
La afero ne estas tiel facila. Ni devas ankau scii, kio estas la rekomendata formo de la Akademio de Esperanto. Tiu - feliche - estas "Burundo" por la lando kaj "burundano" por la popolano.
Se ni ne gardeme atentas tion, ni kompromitas nian strebadon. Neniel ni sukcesos akceptigi pli vaste -uj', se ni ne akceptas la radikojn, kiujn la AdE proponas
(kun iuj esceptoj, kiuj devas esti tre bone argumentitaj, sed en si havas neniun rilaton kun la (ne)akcepto de la Zamenhofa sistemo.
Via peto "Ĉu vi ne povas konvinki UEA-n, por skribi tiujn kaj la simile skribitajn erarajn nomojn ĝuste, per io aŭ ujo, sed ne laŭ la menciita maniero?" estas naiva kaj malghusta. Ne ekzistas iu guruo, nomata Renato Corsetti, kiu solvos por vi la landonoman problemon.
Ekzistas lingvikaj teorioj, kiujn chiu kiu volas miksighi en la afero, devas enkoni. Devas estighi debato inter la teoriuloj pri ebleco de kompromiso.
Mi havas shablonojn de tiaj kompromisoj, jam skribitaj, sed kiun tamen mi ne eksplikos chi-tie. La tempo por debati pri solvoj ankorau ne venis,
se entute ghi venos, char la granda plimulto de esperantistoj ne scias pri la historio de la landonomado, kiu havas forte politikajn kaj geografie diversigajn kondichojn.
 
Por doni alian ekzemplon: se vi ekuzos "Polujon", vi ne subtenas nian strebadon sed disrompas ghin. La rekomendita formo estas Pollando kaj ambau formoj "Polio" kaj "Polujo" estas tabuaj.
 
Fine mi volas komenti pri "Kvankam mi akceptus ankaŭ la io". Oni plurfoje renkontas similan aserton, sed kion signifas tio?
Se mi ne akceptas "Germanio",  chu la literoj antau miaj okuloj tiam ekscintilas, iom-post-iome shanghighante al "Germanujo"?
Ne. Se iu uzas la formon, chu mi tiam finas la konversacion kaj atakas lin? Vershajne ne (Mi devas konfesi,
ke en iuj situacioj, mi komencis riprochi la parolanton, sed ofte tio estas vana.)
 
Fine, mi ne konsentas kun vi, ke -io estas internacie akceptita. Ekzistas granda ne-scio kaj indiferenteco pri la problemo.

Ghenerale estis la kontraunaciistoj kaj etnomalplimultanoj kiuj pushis al uzado de -io kaj inter ili la redaktistoj havas la plej grandan respondecon. 
 
Konklude, dankon, ke vi sciigis - implice - akcepti -uj'.
Se vi volas studi la aferon, kiel ghi evoluis, farante konkretajn demandojn, mi volonte kondukos vin tra la marcho de konfliktantaj opinioj.

Ekzistas retdiskutlisto klasikaj-landonomoj@yahoogroups.com, kiu jam longe silentis, sed ankau en AdE-diskutoj@yahoogroups.com vi povas diskuti pri landonomoj.

Fine ekzistas retdiskutlisto Tutmondeca-Esperanto@yahoogroups.com.
 
Elkore salutante vin,
Johan Derks 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: pasztorlaszlo.adri
Verzonden: vrijdag 25 oktober 2013 22:58
Onderwerp: Re: (la bona teksto) Petskribo pri landonomoj en la nova retejo de UEA

 
Kara Renato kaj aliuloj!

Mi nun aliĝas al la peticio por uzi la zamenhof-manierajn landonomojn kun uj, ekzemple:  Hungarujo kaj Burundujo. Kvankam mi akceptus ankaŭ la io, ja ĝi estas internacie akceptita. Do, oni povus uzi laŭplaĉe ambaŭajn formojn. Sed, en la jarlibro aperas la landonomo de Burundi, kiel Burundo. Kiam mi reviziis lingve librotekston de tie, ankaŭ al mi ne plaĉis  ĉi uzo de UEA, same kiel la nomo Barato. Ĉu vi ne povas konvinki UEA-n, por skribi tiujn kaj la simile skribitajn erarajn nomojn ĝuste, per io aŭ ujo, sed ne laŭ la menciita maniero?


Alia: mi informas vin, ke nia centjariĝa festo bonege sukcesis en Miskolc. Pri ĝi iom vi povos legi en la novembro-numera revuo ESPERANTO, abunde en la decembro-numera retrevuo Nordhungaria Informo.Dankojn por la porokazaj salutkartoj senditaj al mi .
Elkore s-ino Adri Pásztor


2013.10.22. 10:36 keltezéssel, Мельников Валентин Викторович írta:

_Junaj_ e-istoj ja facile manipuleblas per belaj vortoj, do ofte ili estas fi-uzataj... 

Do, ĉu eblas lanĉi la MALAN peticion, kun peto uzi nur la internacie rekoneblan sufikson -i-, k eviti arkaikiĝintan k konfuzigan sufikson -uj-, rezervinte tiun lastan nur al skatoloj, vazoj ks.? 
Same necesus forigi monstran k konfuzan landnomon "Barato", uzatan en neniu lingvo (eĉ ne en la koncerna lando mem) k do absolute nerekoneblan k nekompreneblan internacie. Indas rekoni, ke tio estis misago, trudita de la eksa UEA-prezidanto (ŝajne, nenion farinta dum sia prezidanteco, krom tiu perforta trudo). Feliĉe, nun tiu persono ne plu postenas, do ne povas plu "perforti" E-on laŭ siaj kapricoj - do ni povos reuzi la normalan, tradician k internacie rekoneblan nomformon Hindio / Hinda Unio. 

de V. Melnikov 

Renato Corsetti : Juna esperantisto, Petr Adam Dohnálek <pa.dohnalek@gmail.com> , starigis en (...) la jenan perskribon: 

------------------- 
Petskribo pri landonomoj en la nova retejo de UEA 

Ni, la esperantistoj subskribintaj en ĉi tiu petskribo, atenteme observantaj la evoluon de la nova asocia retejo je la adreso ttt.uea.org (...), petas la estimatan estraron de la Universala Esperanto-Asocio instigi kaj la retejestron kaj la kontribuantojn de la retpaĝaro uzi bonstilan kaj imitindan lingvaĵon, sekvante la Fundamentan heredaĵon kaj rekomendojn de la Akademio. Ni aparte petas vin utiligi la facilan dukategorian landonoman sistemon kun la klare distingebla sufikso -uj- anstataŭ la ofte uzata konfuza -i-, kiu nun aperas je la malneta retejo kaj en ĉiuj eldonaĵoj de la Asocio, kaj kies uzon ni konsideras malkongrua kun la nobla misio de la organizaĵo. 
----------------- 

Mi kredas, ke nepras helpi lin per subskribo. 

Amike 

Renato 




--



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comentários