Kunlaboru por la nova versio de la reta kurso "lernu!"

lernu!
Kiel vi eble jam scias, lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo:​ ​kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe​ ​lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj​ ​tradukisto ĉe lernu!: nu nur kelkaj dekoj esta​s​ aktive tradukantaj.

Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon:

Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas, ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!.

Se vi volas pli da informoj, kontaktu teamo@lernu.net. Gramatiko de Esperanto, tekstoj por la nova kurso kaj ekzercoj estas tradukindaj.  Kunlaboru kun ni por pretigi la novan lernu! por lanĉo!

Erinja

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários