Barra Mansa okazigis unu plian renkonton en la Paraiba Valo



La 21-an de oktobro 2012 okazis en la urbo Barra Mansa unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, ĉe la institucio Grêmio Barramansense de Letras, kiu de longe apogas la movadon. Akceptis la 24 partoprenantojn (el 8 urboj) la loka aktivulo Sílvio Bruno, kiu salutis kaj anoncis sian intencon enkonduki Esperanton en la agadon ĉe Kooperativoj, ĉar li profesie laboras en tiu medio. 


Post la ceteraj salutoj, oni transdonis la gvidadon al S-ro Vicente Werneck. Sekvis unuhora vigla diskutado pri proponoj por disvastigado de Esperanto en ĉi tiu regiono, sub gvido de Paulo S. Viana. La interesiĝo pri tiu temo estis tiel vigla, ke oni decidis interkonsenti unu specialan, apartan renkonton en la monato aprilo 2012, en Barra Mansa, por diskuti kaj plani agadojn rilate al disvastigado. Oni interŝanĝis proponojn ankaŭ por modernigo kaj plivigligo de niaj regionaj renkontoj. Poste, Givanildo Costa, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, informis pri agado en Rio kaj pri la radiprogramo "Esperanto – lingvo de frateco". Ankaŭ Márcio Santos, prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, detale informis pri ĝia agado. Alberto Flores prelegis pri pioniro de la Esperantomovado en la ŝtato Rio Grande do Sul, nome Ivo Sanguinetti. Maurício Monken proponis tre praktikan "Guton da gramatiko". 


Post la tagmanĝo, Prof-ro Rozan Silva, prezidanto de la Akademio de Historio de Barra Mansa, prelegis en la portugala lingvo pri la historio de tiu simpatia kaj grava urbo – kaj fine informis, ke li jam eklernas Esperanton. La lasta ero en la programo estis praktika leciono pri la uzado de ĉina kalkulilo "sorobano", fare de Jorge Link – kiu ege entuziasmigis la ĉeestantojn. KKE proponis dum la evento servon por vendo de libroj  kaj Esperantaĵoj. La proksima Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo okazos en la monato marto 2013, en la urbo Lorena.

 

informis: Paulo Sérgio Viana
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários