Recepto de Novjaro


Recepto de Novjaro
Carlos Drummond de Andrade

Por ke vi gajnu belegan Novjaron
ĉielark-koloran aŭ kun la koloroj de via paco,
Novjaro nekomparebla al ĉiu jam vivita tempo
(malbone vivita aŭ eble sensenca).
Por ke vi gajnu jaron 
ne simple novfarbita, flikita je l´ hasto,
Tamen nova, en siaj etaj semoj por ekburĝono,
nova ĝiskore el eroj apenaŭ percepteblaj
(komencante el la eno de via memo)
spontane nova, el tioma perfekto, ke oni apenaŭ rimarkas.
Sed kun ĝi oni manĝas, promenas,
amas, komprenas, laboras.
Vi ne bezonas trinki ĉampanon aŭ ajnan drinkaĵon,
vi bezonas nek elsendi, nek ricevi mesaĝojn
(Ĉu plantoj ricevas mesaĝojn? sendas telegramojn?)
Oni ne bezonas fari liston da bonintencoj
por arkivi ilin en ia tirkesto.
Ni ne bezonas plori pro pentado
pro malsaĝaĵoj jam faritaj,
nek naive kredi,
ke per dekreto de la espero,
ekde januaro ŝanĝiĝu la aferoj
kaj ke ĉio estu klareco, rekompenco,
justeco inter la homoj kaj la nacioj,
libero kun flaro kaj gusto de matenpano,
rajtoj respektitaj, ekante
el la moŝta rajto pri vivado.
Por gajni Novjaron,
kiu meritas tiun nomon,
vi, mia kara, bezonas meriti ĝin,
devas fari ĝin nova, mi scias, ke tio ne facilas,
tamen klopodu, provu, konscie.
Estas ene de vi, ke la Novjaro
dormetas kaj esperas ekde ĉiam.

Tradukita de Adonis Saliba

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários