Esperanto-renkontigho dum Pasko: Printempa Semajno Internacia

domo

---------- Forwarded message ----------
From: lernu! <ne_respondu@lernu.net>
Date: 2012/12/7
Subject: Esperanto-renkontigho dum Pasko: Printempa Semajno Internacia
To: asalibabr@gmail.com



Kie la paska leporo parolas Esperanton...


Printempa Semajno Internacia: 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013
(http://www.esperanto.de/psi)

Ni invitas vin pasigi la paskajn feriojn en internacia etoso ĉe la 29a Printempa Semajno Internacia, ĉi-foje en St. Andreasberg, regiono Harz (Germanio).

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 120 partoprenantojn el pli ol 12 landoj.

Se vi ŝatas plibonigi vian esperantajn lingvokonojn PSI estos la ĝusta renkontiĝo por vi. Niaj spertaj Esperanto-instruistoj ofertos kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Por infanoj ni starigos apartan lingvokurson surbaze de la ŝatata 'Mazi'-filmo. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci viajn lingvokonojn en vigla esperantlingva medio...

Aldone ni prezentos abundan programon: Ekzemple diversajn koncertojn, la teatraĵon, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu vi partoprenantoj povas prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Krome okazos multaj prelegoj, kursoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj.

Estu bonvena!

Por pliaj informoj vidu
http://www.esperanto.de/psi

aŭ kontaktu
Germana Esperanto-Asocio
Jörg Gersonde
psi@esperanto.de



--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários