Pular para o conteúdo principal

Postagens

454ª Elsendo de Pola Retradio

http://esperanto.brazilo.org/archives/1403  La 27-a fragmento de "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 454-a elsendo ĉe la adreso:  www.pola-retradio.org . Nian komencan, informan parton malfermas informo rilatanta al la sekvoj de la dimanĉa referendumo en Greklando. Ni informas krome pri malkreskanta loĝantaro de polaj urboj, aliflanke pri kreskanta nombro de turistoj en Pollando. La sciencbultena temo rilatas al la protekta efiko de la muzikaŭskulto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki invitante al promeno tra la varsovia Malnourba Kvartalo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Julio 7, 2015   |   Enretigita de   Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendo de Radio Vatikana

Jesuo, prediko sur la monto 2015-07-05, dim Komentario: Marko 6:1-6 … Komencighis la vojagho de papo Francisko al Latinameriko; nova tvitera mesagho … Castelgandolfo: por la emerita papo Benedikto la 16a, la granda religia muziko ne povas malaperi; Belgio: nova tragedia kazo de eutanazio; Francio: jura debato pri infanoj naskitaj de anstatauaj patrinoj; Burundio: daure malfacila situacio pro disputo pri la valideco de balotadoj; Vieno: pli intensighis intertraktoj kun Irano pri ghia atoma programo. 2015-07-02, jhau Arigho de la ekumena movado Renovigho en la Sankta Spirito; nova tvitera mesagho: chesi ruinigi la ghardenon konfiditan al ni … Vatikanurbo: mesagho de la papa konsilio por pashtista agado che migrantoj por la septembra Monda Tago de Turismo – konferenco de NRO-oj: shanghu la planedon, prizorgu la personojn; Grekio: la estonteco de la lando estas ankorau suspendata; Libio: denova ... ​Legu pli ĉe... ​ Elsendo de Radio Vatikana http://esperanto.brazilo.org/archives/1400...

Duba certeco

​"Neniam estu certa pri io ajn, ĉar la saĝeco komenciĝas kun la dubo" ​ "Nunca tenha a certeza de nada, porque a sabedoria começa com dúvida." (S. Freud) -- ​Kontribuo de Kelli (PMA)​ Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 7/05/2015 11:16:00 PM -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Mirado plibonigas la homojn

Mirado plibonigas la homojn http://esperanto.brazilo.org/archives/1338 ​ Kiu ĉiam denove miras, tiu estas pli sociema kaj pli helpema. Tion eltrovis psikologoj el Usono. La kaŭzo estas ke mirantaj homoj konsideras sin mem kiel ne tiom gravaj. Laŭdire multaj plenkreskuloj jam delonge mallernis la miradon – kaj nur ĉe infanoj restas tiu mirinda ravita sento. Tio ja estas principe mirinda, ĉar por Goethe la mirado estis la plej alta ŝtupo kiun homo povas atingi. Aristoteles eĉ vidis en la miro la komencon de ĉia saĝeco. Psikologoj el Usono perceptas en la mirado precipe konduton kiu igas homojn pli sociemaj. La klarigo por tio kial mirado igas la homojn pli bonaj, sonas sufiĉe simpla:… Legu pli kaj aŭskultu ĉe…   Esperanta Retradio ​ --  Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Ne nur pri revoj

NE NUR PRI REVOJ 3 DE JULHO DE 2015   EDITAR Baldaŭ pasos ses jaroj de kiam mi revenis al Esperantujo por reorientiĝi pri la stato de Esperanto per intensa uzo de la lingvo. Estas tempo kiam mi komence supervenkis danke al tio kelkajn vivajn timojn, kiuj turmentis mian kapon tiutempe. Esperanto, kiun mi komencis praktikadi ĉiutage okupis mian menson. Mi havis planojn, kiuj ŝanĝis mian ĝisnunan vivritmon. Iom post iom foriris trudpensoj kaj krome mi rimarkis progreson ne nur en la lingvo, sed ankaŭ en multaj taskoj, kiujn mi entreprenadis kiel firmaoposedanto kaj kiel ordinara homo. Krome dum tiuj kelkaj jaroj prosperis al mi renkonti kelkajn E-gravulojn, danke al kio mia rigardo al la priesperantaj aferoj ĝustiĝis, mi tiel diru. Loĝante en tiel malgranda lando kompare kun ekzemple grandega Brazilo, mi verdire povas ĝui tre favoran situacion,… Legu pli kaj aŭskultu ĉe…  Esperanta Retradio -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaA...

Kredindaj statistikoj

Kredindaj statistikoj http://esperanto.brazilo.org/archives/1330 ​ Oni diras ke per statistikoj eblas pruvi ĉion eblan – kaj ankaŭ la malon. Statistikoj ja ofte ŝajnigas precizecon kie tamen ne estas pli ol nebulo. Statistikoj por multaj homoj estas nur alta formo de mensogo. Fakte ne estas konsilinde blinde fidi statistikojn, sed necesas ĉiam prilumigi la kuntekston en kiu ili estas faritaj. Mi okupiĝis pri tiu temo jam dum mia studado de ekonomio-entreprena mastrumado kaj verkis diplomlaboraĵon pri la aplikado de la panel-metodo en la esplorado de legado/aŭskultado de presproduktoj kaj radio/TV-elsendoj. Legu pli kaj aŭskultu ĉe…   Esperanta Retradio ​ --  Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

452a E-Elsendo de Pola Retradio

Kun Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de Zamenhof-fondumo en Bjalistoko, kiu estas la antaŭmikrofona gasto de la 452-a E-elsendo, ni interparolas pri la laboroj efektivigitaj en 2014 kaj 2015. Komence en aktualaĵoj ni infomas pri la kriza situacio en Greklando; ni prezentas pritakson de la pola socio pri la laboro de la reganta koalicio kaj prezidento. Temo el la pola gazetaro koncernas raporton pri laborsatisfakcio en la landoj de la Eŭropa Unio. Sciencbultena temo rilatas al la fizika diferenco en la cerbokonstruo depende de tio ĉu temas pri t.n. emocia aŭ racia cerbo. Muzike akompanas nin hodiaŭ fragmentoj el Bjalistokaj Prezentaĵoj registritaj en la tempo de la Bjalistoka UK. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono". E_elsendo el la 30.06.2015 Junio 30, 2015  |...