Pular para o conteúdo principal

Postagens

La sengraveco de Esperanto en la Universitato

La sengraveco de Esperanto en la Universitato - http://esperanto.brazilo.org/archives/843 ​ Kiel persono ekstera al la Venezuela Esperanto-Asocio, mi volas kunhavigi mian perspektivon kaj tiun universitatan komunan pri la esperanto-lingvo; ĉar mi estas engaĝita en tiu afero ankaŭ en la universitataj rondoj. Eble ĉi vido pliriĉigos la percepton de la aktivistoj por la esperantisma movado; ĉefe kompreninte ke ĝis la nuntempo, la plejmulto da penoj por esperanto centriĝis je la akademio, serĉe al "oficiala" agnosko por tiu lingvo. En la Fako pri Filozofio de la Centra Universitato el Venezuelo, ekzemple, ekzistas neniu forta motivo por la studado je tiu lingvo. Tamen iuj studas ĝin por instrui la intelekton kaj aliaj prenas ĝin kiel suveniron [1], eĉ ne kompareblan kun la antikva greka aŭ la latina lingvo, tial ke ĉi lastaj estas realaj iloj por historia kompreno kaj esplorado. Enprofundiĝinte pli, dum la lastaj monatoj, en la historio kaj idiosinkrazio de la eo-movado,... Legu ...

Elsendoj de Radio Vatikana

---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-20 23:49 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-19, dim Komentario: Luko 24:35-48 ... Elkora alvoko al la internacia komunumo post plua amasmortigo de enmigrantoj pro shiprompo; la atesto de la apostoloj kaj de kristanoj hodiau; pri la montro de la Sankta Tuko en Torino ... Audienco kun la prezidanto de la itala respubliko, Sergio Mattarella; la mondo devas havigi al si efikajn leghojn kontrau tiuj kiuj faras gravegajn krimojn kaj novajn formojn de sklaveco; povus esti ke papo Francisko vizitos Kubon dum sia vizito al Usono; vizito al la roma kolegio Janiculum honore al frato Junipero Serra (1713 - 1784); nova tvitera mesagho ... UN: konferenco pri la persekuto de la kristanoj je la globala nivelo. 2015-04-16, jhau Obeemo: Kiu ne kapablas dialogi, tiu n...

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] La Minasa Konspiro

  ​  "A Inconfidência Mineira foi a primeira tomada de consciência de que somos uma Nação e o primeiro movimento em prol de nossa Independência. Seu programa para dar-nos um Brasil livre e capaz de proporcionar melhores níveis de vida, de dignidade humana e de felicidade pessoal a todos nós." ​( Quadro colocado no átrio do túmulo dos Inconfidentes. Museu da Inconfidência - Ouro Preto) La Minasa Konspiro estis la unua alprenita konscio, ke ni estas nacio, kaj ĝi estis la unua movado por nia sendependeco. Ĝia programo, por doni al ni liberan Brazilon, estas kapabla provizi pli bonajn vivnivelojn, homaran dignon kaj personan feliĉecon al ĉiuj ni." (Enkadrigita ​​ Teksto ĉe la tombeja atrio de minasaj konspirantoj - Muzeo de Minasa Konspiro - Ouro Preto, Minaso, Brazilo)​ --  ​Kontribuo de Kelli (PMA).​ Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekst...

Elsendo de Pola Retradio

Afrika Rifuĝinto Laŭvica fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas aŭdebla en la 432a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org . En la informa parto ni referencas al la drameca situacio en la sudo de Eŭropo pro lavange alvenantaj enmigrantoj kaj la problemo de la homkomerco. La temo el la pola gazeterao traktas la staton de la pola sanservo. En la scienca bulteno ni informas pri la ŝanĝiĝinta en Pollando drinkokulturo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri blanka lumturo kantas Kajto, kaj temas pri ilia kanzono el la KD "Duope". Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-04-13 20:53 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-04-12, dim Komentario: Johano 20:19-31 ... Meso de la Dimancho de la Dia Mizerikordo, mesagho por la jarcenta datreveno de la martirigho de la armenoj; paskan saluton al la fideluloj de la orientaj eklezioj; pri la senprecedenca perforto kontrau multaj kristanoj; nova tvitera mesagho. 2015-04-09, jhau Repacigho kaj la masakro de la armena popolo; sankta Gregoro de Narek, armena poeto kaj monahho, estos enskribita kiel doktoro de la eklezio ... Romo: Papo Francisko gvidos la vesperajn preghojn de la Dia Mizerikordo - buleo pri la Jubileo de la Mizerikordo, historio de jubileoj kaj la Sanktaj Jaroj - la papo akceptis audience la prezidanton de Slovakio, Andrej Kiska - nova tvitera mesagho ... Konstantinopolo:...

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/792 ​ La antaŭmikrofona gasto de la 430-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   estas Claude Nourmont, havanta en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. Nia aktualaĵo el Pollando rilatas al kritikaj voĉoj pri la lastaj (2014) komunumaj balotoj antaŭdate de la nunjaraj prezidentaj kaj parlamentaj. En scienca bulteno ni donas la atenton al la kampanjo de WWF koncerne endanĝerigitajn baltikajn mamulojn el la ordo de cetacoj. Krome ni parolas pri esploroj rilataj al la kvanto de plasto en oceanoj. Muzike akompanas nin Ĵak Le Puil kantante pri "Maro kaj Klifo". La kanzono devenas el lia lasta KD eldonita de Vinilkosmo "Sen elizi'". Novaĵo, sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun ...

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/750 ​ En la 429-a  E-elsendo ĉe  www.pola-retradio.org  ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo "Vizitinda Pollando" viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton "Ne forgesu min" en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj ...