Pular para o conteúdo principal

Postagens

Muziko tamen plisaĝigas

Muziko tamen plisaĝigas - http://esperanto.brazilo.org/archives/694 ​ La klasikan muzikon ĉirkaŭas la aŭro de klereco kaj talento. Gepatroj profitas ĝin por akceli siajn infanojn. Sed ĉu Mozart vere saĝigas, tio jam delonge estas disputata. Studaĵo el Finnlando donas al la debato novan impulson. Esplorista teamo ĉirkaŭ Irma Järvelä, docentino pri medicina genetiko ĉe la universitato de Helsinki, esploris la efikon de klasika muziko pri la homa cerbo. La rezultoj kiuj estis publikigitaj en faka revuo unuafoje montras ke aŭskultado de muziko plialtigas la esprimon de certaj genoj kaj malaltigas la esprimon de aliaj. Tiel kognaj kapabloj kiel lernado kaj memorkapablo povas plifortiĝi. (Genesprimo estas la kaŭzo por… Legu pli kaj aŭskultu la tekston ĉe…   ESPERANTA RETRADIO ​

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/722 ​ En la 427-a E-elsendo ĉe   www.pola-retradio.org   ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono". ​

Muzika dramo en Amsterdamo

Muzika dramo en Amsterdamo - http://esperanto.brazilo.org/archives/689 ​ Empatia kuraĝigo de dirigento savis koncerton Ĝenerale la dirigentoj, aparte tiuj, kiuj estras famajn orkestrojn, estas tre severaj kaj kondutas preskaŭ tiranece. Sed kompreneble estas esceptoj. Ĝuste antaŭ kelkaj jaroj, en la fama kaj ekskluziva Concertgebouw de Amsterdamo, la itala dirigento Riccardo Chailly {Rikardo Ŝeì] per sia empatia kuraĝigo elturniĝis el tre fuŝa situacio, kiu riskis transformi koncerton en katastrofon. La unua sono aŭdigita de la orkestro kaŭzis al la solisto, la fama pianistino Maria João Pires,…. Legu pli kaj aŭskultu ĉe   Esperanta Retradio ​

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro ​ Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro) Dulingva programo (portugala/Esperanto), elsendita je la 29-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio. Enhavo: Leciono n-ro 150 el la libro "Vivo Feliĉa", verkita de Joanna de Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro "Ago kaj Reago", de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: "La Libro de la Spiritoj" (Allan Kardec) – demando 306B; "La Evangelio laŭ Spiritismo" (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. "Kristana Agendo", verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III. Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima (foto) Sondosiero ĉe:     Radio Rio de Janeiro Informis: Fabiano Henrique ​ (​ www.esperantoilustrita.blogspot.com ​ ​)​

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/681 ​ La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org   ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo:   http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm . Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske "Popola Rekviemo". Pasko...

Elsendoj de Radio Vatikana

---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-03-29, dim Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) ... Palmodimancho: Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno ... Pri la viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la Junularo en Krakovo ... En aprilo la papo akceptos audience la novan prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento; sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du novaj tviteraj mesaghoj. 2015-03-26, jhau Monda preghado por la paco proponita en la 500a datreveno de la naskigho de sankta Teresa de Avila por ke la fajro de la amo de Dio venku la brulegojn de la milito kaj la perforto; ne ...

Neperfektaj Rimoj

Neperfektaj Rimoj - http://esperanto.brazilo.org/archives/677 ​ NEPERFEKTAJ RIMOJ El la blogo de  Paŭlo Sergio Viana La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn: ´Ne mi a ŭtoras pri mia poemo sed  ĝi sin verkas kaj sin pensas mem, kiel polp´ malrapide sin etendas sur la profunda oceaninterno, abismo, de marfloroj la lo ĝejo. Kaj mem per memorplumo  ĝi sin verkas, per plumo ama kaj per plum´ turmenta, per  ĉio, kion donas memorsento: viza ĝo, kaj pejza ĝo, kaj intensa pulsado de la lumo en  mateno.´ Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros.   Continue lendo  → ​