Pular para o conteúdo principal

Postagens

Infankongreseto (9-17. aŭgusto) - Kastelo Greziljono (Francio)

Detaloj en  gresillon.org/s4    -  Aliĝo kaj prezkalkulo en  gresillon.org/alighos Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj  de sabato, 9-a ĝis dimanĉo, 17-a de aŭgusto 2014 - SAT- Infankongreseto Farado de pupoj, ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj ENHAVO AKTIVAĴOJ Nicky Janssen (Flandrujo) Farado de manpupoj kaj bastonpupoj Nathalie Dubrulle (Indrio) Trezorserĉo, paperĉaso kaj gimnastiko Nicky Janssen (Flandrujo) Variaj manlaboroj kun la infanoj Bert Schumann (Bretonujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni ! Aini Vääräniemi (Finnlando) Infanoj verkas veran sorĉigan rakonton por la finna fabelkonkurso de Taivalkoski KURSOJ Luz Vazquez (Katalunujo) Cseh-metodo por komencantoj Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! Libroservo surloke, vidi la liston DISTRAĴOJ vespere .. .. Koncerto de Kapriol'...

Gramatikero: SI / SIA

Vizitu:   http://gramatikero.blogspot.com.br/ SI/SIA SI Quando a ação objetiva a mesma pessoa que a executa, isto é, quando aquele que é sujeito é também objeto, usa-se o pronome reflexivo. Si é o pronome reflexivo, usado para a 3ª pessoa do singular ou do plural. - Li sentas sin malfeliĉa. (Ele se sente infeliz.) - Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie… (Eles não permitem a ele banhar-se aqui…) - La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al Rusujo. (O jovem homem foi enviado pelo rei, como embaixador, à Rússia.) - Tia flatado al si estas naŭza. ( Este tipo de lisonja é, para ela, nauseante.) - Pro ĉio ĉi li estas plej danĝera por si mem. (Por tudo isto, ele é o mais perigoso para si mesmo.) Notas : 1) Compare as duas orações: a) - Ŝi amas lin pli ol sin mem. Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem. Ela o ama mais do que ela ama a si mesma.)    - Ŝi amas lin pli ol li mem. Ŝi amas lin pli ol li mem amas sin . (Ela o a...

Re: Laste aperis

Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Kantu amikoj! Kantaroj, muziko , Beltono , 2012. Du cent kantoj kun muziknotoj. Prezo: 13.20 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=9065 Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org * Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Speciala Semajno en Esperanta Kastelo Greziljono

Detaloj en  gresillon.org/s3    -  Aliĝo en  gresillon.org/alighos         Sennacieca semajno alternativa antaŭ SAT -kongreso           de vendredo, 1-a ĝis sabato, 9-a de aŭgusto 2014        kun kursoj, ekskursoj, prelegoj pri kuracado kaj arto ENHAVO KURSOJ Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Korea natura medicino Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Paroliga kurso por dezirantoj ekparoli aŭ plibonigi sian parolnivelon Luz Vazquez (Katalunujo) Kuraĝu paroli ! Cseh-metodo por komencantoj PRELEGOJ Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Prelego pri la Korea natura medicino kaj la Junĉjo-metodo Luz Vazquez (Katalunujo) Helpo kaj saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Prelegserio pri rusa pentrarto, surrealismo de Dali, kubismo de Picasso Daniel Durand (LuarLandoj) Civitanoj de la Mondo, monda solidareco (lumbilda atesto) Junĉjo (Songyun Lee) (Koreujo) Bilda prezento pri la korea kulturo, tradiciaj danco, muziko ktp. ...

40 jaroj de Bona Espero

40 jaroj de Bona Espero Kelkaj aktivuloj ĉe Itala E-Federacio nun okupiĝas pri la reakiro de malnovaj tekstoj de la Esperantaj elsendoj de Radio Romo. La suba "agrabla surprizo" aperis en la retlisto de italaj esperantistoj esperantisti-italiani@yahoogroups.com . Radio Roma, Esperanto-elsendo, 30.03.1975  – Leterkesto Multaj esperantistoj konas, almenaŭ laŭnome, la italan familion Grattapaglia; pli ĝuste, la internacian familion Grattapaglia, ĉar la famili-patro (Giuseppe) estas italo, dum la patrino (Ursula Sandkühler, el Berlino) estas germanino, kaj ili, kune kun la filoj, sentas sin civitanoj de la mondo. ​​ Antaŭ kelkaj monatoj, familio Grattapaglia abrupte forlasis la elitan vivon, kiun ĝi ĝuis en Torino, kaj translokiĝis al Brazilo, kie, en regiono nomata "Alto Paraíso" en la ŝtato Goiás, ĝi prizorgas farmon-lernejon kun Esperanta nomo "Bona Espero". Multaj, eksciinte tion, restis mirŝokitaj, ĉar la socia pozicio ...

EASP-kuriero 127

  Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 127      04/06/2014       Filmo-amuzo por lerno-uzo     Pasintsabate, la 31an de majo, la filmo-klubo de EASP duafoje regalis la ĉeestantojn per spektado de mallonga filmo. Ĉi-foje la elektita filmo estis la 9-minuta animacio Pajerama , direktita de la brazilano Leonardo Cadaval en 2008. Pajerama en la tupia lingvo signifas estontan ŝamanon. Dum ordinara ĉasado en la arbaro, juna indiĝeno estas iom post iom sieĝata de strangaj okazaĵoj kondukantaj lin tra tempa-spaca spirhaltiga travivaĵo. La bildfilmo spekteblas en la retejo < portacurtas.org.br >. Filmoklubo ankaŭ en Lorena La sekvan tagon, la 1an de junio, la filmoklubo de EASP regalis ankaŭ la ĉeestantojn de la Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, okazinta en la Kulturdomo de Lorena, per la animacia filmo La nigra kravato ( Le noeud cravate , en la franca), filmita de Jean-François Léves...