Pular para o conteúdo principal

Postagens

Fwd: [Programo Mia Amiko] Feliĉan Paskon!

Programo MIA AMIKO Retaj Kursoj de Esperanto Movimento Virtual de Esperanto no Brasil Esperanto@Brazilo http://esperanto.brazilo.org Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko   .... Esperanto, mia lingvo, minha língua! Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ---------------------------------------------- Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno. Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp. Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj ...

La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojnLa cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio cerbo_forsxaltas.mp3 Listen on Posterous Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide. Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo. Estas mirinda fenomeno: Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias. La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn kiel ...

Declaração do 48º Congresso Brasileiro de Esperanto e Carta do Araguaia/Deklaracio de 48a Brazila Kongreso de Esperanto kaj Letero de Aragvajo-baseno

  ( en Esperanto sube )   DECLARAÇÃO DO 48o. CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO e CARTA DO ARAGUAIA Preâmbulo - Carta do Araguaia Nós, falantes do Esperanto, apoiamos irrestritamente a luta pela preservação dos biomas e seus ecossistemas com suas respectivas diversidades biológicas, na defesa das regiões hidrográficas e seus monumentos ecológicos, etnológicos, artístico-culturais e cênicos, locais e planetários; Colocamo-nos, assim, inteira e firmemente contra todas as formas de corrupção, preconceito, discriminação e desrespeito aos Direitos Humanos, em favor da sustentabilidade social e justiça ambiental local e planetária; Queremos que se construa um diálogo institucional com autoridades e empresários em todos os níveis, na defesa inconteste do desenvolvimento sustentável, que assegure a dinâmica natural dos ciclos de vida no planeta, em que significativa parcela dos recursos naturais é finita, limitada e não-renovável e que, portanto, produzam Economia Verd...

Studu Esperanton en Usono — Study Esperanto in the USA!

[English below] Restas nur unu semajno por aliĝi al NASK je la malalta tarifo! La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso. La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la ...

RITE – kio ĝi estas ?

  Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon. La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts. La partneroj de E-duKati en tiu formado estas · Fondaĵo edukado.net · Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ( ILEI ) · Akademio Literatura de Esperanto ( ALE ) · Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz ( UAM ) · Esperanto Studies Fondation ( ESF ) La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de sia(j) membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj. La ...

EASP-kuriero_88

      Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 88      11/03/2013       Mateno promena en la urbo Lorena   Ĉirkaŭ kvindeko da homoj ĉeestis la Renkonton de Esperantistoj en la Paraiba Valo. La unu-taga aranĝo, kiu okazis en la kulturdomo de Lorena la 10an de marto 2013, inkluzivis en sian programon viziton al loka universitato kaj veturon al apuda urbo por tagmanĝo en kampara restoracio. Tiu promeno estis la plej interesa programero, per kiu la organizantoj, apoge de la universitato, regalis la promenantojn per spektado de retfilmeto produktita de Fábio Monteiro, en la reta TV Globeto , pri la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazinta en 2011 en San-Paŭlo. Interesa kaj ripetinda iniciato. Plej kompletan raporton, kun fotoj, pri tiu esperantra aranĝo vi povas legi en la blogo de EASP-kuriero . Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie . Por malaboni la kurieron, bonvolu in...